Soneto brulanta memoron
certe tro laŭte mi lin laŭdas 
en Varsovio falis frazon 
ke mi devas purigi nazon 
ĉar mi nun putraĵojn aplaŭdas 

mi vere skribis tro favore 
sed poste mi tion forstrekis 
li mian konsciencon vekis 
tamen verŝajne tro fervore 

paradokso estis videbla 
ĉar ambaŭ reciprokaj flankoj 
pravis sed vero estis febla 

venĝo lastatempe fortiĝis 
precipe aperas en dankoj 
ĉar aparatĉikoj riĉiĝis 
Zuriko, la 13an de decembro 1999