Soneto kun la viziero
mi malfermas la vizieron 
vivante en Malnova Urbo 
kun vi tre ofte kun perturbo 
mi konis vian manieron 

gvidlibrojn mi skribis kaj tiam 
mi prenis de vi ĝustajn sciojn 
elvokante eĉ emociojn 
do mi forgesos vin neniam 

kiu de vi emis agadi 
kontraŭ la iama sistemo? 
ĉu vi ne scipovis persvadi? 

mi estis preskaŭ ĉiam sola 
miaj petoj estis dilemo 
por vi malgraŭ formo petola
Zuriko, la 14an de decembro 1999