Soneto pri tima sukceso
NATO-soldatoj por sukceso 
ĵetu bombojn en britlandanojn 
persekutantajn irlandanojn 
en hispanojn pro baska streso 

Serbion vi simple detruis 
pro Kosovo -  nun Ĉeĉenion 
defendu detruu Rusion 
ĉu vi tiun bombardon ĝuis 

nun NATO-putoroj silentas 
malgraŭ perforta maljusteco 
kiun propraj ŝtatanoj sentas 

sed tie mankas intereso 
kaj la usona zeloteco 
estas sukceso per eksceso 

Zuriko, la 2an de decembro 1999