Soneto rompita oblate
ŝajnis ke mi havis filinon 
kiu ridis kaj kantis bele 
kaj kun patro navigis vele 
ofte vizitante Berlinon 

nun vana estas komunio 
ŝi ricevos iam premion 
de ŝiaj filinoj - nenion 
ĉar agos iam kalumnio 

oblato falos sur pavimo 
eĉ eble ekestos tertremo 
kaj homoj suferos sen limo 

anĝeloj kantos kristnaskkanton 
kaj alvenos agrabla temo 
denove lerni Esperanton 
Zuriko, la 21an de decembro 1999