Soneto pri la datrevenoj
ni ne iros al la lokalo 
en kiu ni estis dum nupto 
sen iu ajn troa abrupto 
ni festos okazon sen balo 

mi havas multe por memori 
sed la lasta mia edziĝo 
malgraŭ venis de ekamiĝo 
tamen taŭgas ĝis nun por plori 

se mi amas kaj se ŝi amas 
tiam ni ne bezonas ĵurojn 
ni tion komune aklamas 

ĉar amo ne estas laboro 
kontrakte prenata cenzurojn 
kaj ne apartenas al moro 
Zuriko, la 23an de decembro 1999