Soneto pri la vigilioj
la unuan mi ne memoras 
la dua kaj l' tria en domo 
sed kun la timega sindromo 
ĉe la kvara morto odoras 

l' kvina l' sesa kun Ruĝarmeo 
la sepa ĝuste post milito 
tamen kun malsano en lito 
kun kanto "...in excelsis Deo" 

kun eta frato kaj gepatroj 
ni postiris avon al loko 
kie estis germanaj antroj

ni jam ĝois pro libereco 
kaj ili ploris pro sortŝoko 
sed ĉu tio estas justeco? 


Zuriko, la 24an de decembro 1999