Soneto kun granda eteco
oni diras ke estas blago 
ke Jozefo ne estis patro 
eventoj kiel en teatro 
disvolvis laŭ homa imago 

miloj da homoj kun mi kune 
ne nur miloj sed miliardoj 
kredas pli la paŝtistaj gardoj 
sub hela stelo oportune 

ni kantas pri la Eta Homo 
kiu fariĝis la plej granda 
nun alvenas al nia domo 

donacetoj je lia nomo 
post longa sezono marĉanda 
kuŝas nun kun de Eva pomo 
Zuriko, la 25an de decembro 1999