Soneto demanda pri kredo
ne demandu pri lia kredo 
ĉar li foje estas kredanta 
sed la plej ofte tre dubanta 
kaj peko estas lia bredo  

kiam li estas herezulo 
tiam li kun sakrilegio 
diras moke pri religio 
kaj li restas antisanktulo 

kardinalo Richelieu faris 
akademion de sciencoj 
sed ĉiuj tiam venĝon flaris 

kaj Molière perversa sanktulo 
dronis en aĉaj dekadencoj 
ambaŭ laŭ la sama kalkulo 
Zuriko, la 3an de decembro 1999