Soneto demanda pri io
malgraĆ­ voko de filozofo 
konscio profundigas enton 
kaj tute eliminas senton 
antisocia katastrofo 

malsata amaso ne haltos 
pro propaganda moralizo 
kaj al mondo alvenos krizo 
kiu imagon ne ekzaltos 

kio venos? - neniu scias 
iu spontana honesteco 
kiu pro vundoj emocias 

eble io restos de bono 
kaj iama milda frateco 
aĆ­ nur de hekatombo sono 
Zuriko, la 30an de decembro 1999