Soneto kun miksidealoj
"mortigo de kapitalistoj 
ne estas peko" diris fano 
de anarkismo kun rikano 
heroldo de idealistoj 

la idealo sur pavimo 
ne povas esti idealo 
batalo kontraŭ kapitalo 
ŝoviĝis verŝajne al limo 

lasttempe ĉiuj idealoj 
strange miksiĝis kaj paliĝis 
kun same koncernaj moraloj 

ĉu idealo estas blago? 
povas esti ĉar ĝi blagiĝis 
je tio ebla estas plago 
Zuriko, la 8an de decembro 1999