Soneto pri la ŝanĝmalforto
mi sonĝas kaj revas pri ŝanĝo 
de tiu mondo agresema 
tiu emo estas dilema 
ĉar tro malfrue por aranĝo 

mi admiras kelkajn amikojn 
kiuj estas veraj olduloj 
sed ĉiam kun novaj postuloj 
povas mobilizi fortikojn 

se tiun mian nunan scion 
antaŭ dek jaroj mi posedus 
tiam mi povus fari ĉion 

bedaŭrinde nun tro malfrue 
estas por komenco mi bredus 
ion kio agus enue 


Zuriko, la 9an de decembro 1999