Soneto pri vasta programo
oni invitis min kunveni 
mi diris pri literaturo 
kaj ili pri iu strukturo 
ne povis mi tion elteni 

finfine ekestis akordo 
mi ĉiuĵaŭde redaktados 
kaj dum du horoj elsendados 
dulingvan programon laŭ ordo 

demandoj estis tro naivaj 
kompare al intelektuloj 
kaj miaj respondoj pasivaj 

Krasiński ankaŭ Koperniko 
povus hodiaŭ kun petoloj 
kosmon traflugi por kroniko
Zuriko, la 19an de februaro 1999