Soneto en sonetsalono
homoj volas havi titolojn 
li nomas sin "ĉefredaktoro" 
de unupersona fetoro 
montru pli ridindajn kukolojn 

mi mem por mi ankaŭ elpensis 
tre longa titolo fremdlingve 
sonis banale kaj enigme 
signifon mi poste kondensis 

ne ĉiuj sentis ironion 
sonetsalonoprezidanto 
pro tio mi mentis nenion 

oni devas diri direkte 
"vi estas bantvantĉantkreanto" 
sed tio sonas iom sekte
Zuriko, la 2an de februaro 1999