Soneto pri bonflanka pluvo
griza vetero - kiel tento 
agas telefono de Laŭra 
ke Tiĉino estas bonaŭra 
blankprimola kun varma vento 

ĉu ni veturu al Parizo 
kie pluvo same timigas 
kiel nin hejme malinstigas 
elirpenso kun mova krizo 

pluvego havas superaĵon 
ĉar forpelis karnavalistojn 
kaj kun ili pseŭdoartaĵon 

vento blovegas kun hurlado 
surdigante saksofonistojn 
tuj malaperis plorpepado
Zuriko, la 20an de februaro 1999