Soneto kun karnavalkiĉo
"stranga estas l' mondo" - proverbo 
"fasta nokto" - marŝo maskita 
per rozario malbenita 
drogita per diabla herbo 

ne fantazio sed kompleksoj 
instigas ilin al klaŭnado 
esti sur strato dum pluvado 
imponi poste per indekso 

pluvoza vento forte blovas 
teron kovrigas per grizeco 
mi tion elteni ne povas 

terura kiĉo - falsaj tonoj 
per nekredebla turmenteco 
min persekutas saksofonoj
Zuriko, la 21an de februaro 1999