Soneto pri signifo de NE
nescio nepovon ne studas 
neekzisto nedisvolvita 
nekonsume nekomprenita 
nedece nenion ĝi ludas 

funkcio NE estas ribelo 
por si mem ĉiam negativa 
substantiva kaj adjektiva 
kontraŭo estas ĝia celo 

la senĉesa kontraŭagado 
kiel nutro por populismo 
estas pli bona ol ĝemado 

pro tio tre populariĝas 
sur grundo de kapitalismo 
kaj novriĉece disvolviĝas
Zuriko, la 25an de februaro 1999