Soneto laŭda por Jan Skŝeĉek
se ili komencos batali 
Jan Skŝeĉek ekestos heroo 
ne tiuj de militburoo 
ĉar la mondo ne volas fali 

"la proletoj de ĉiuj landoj..." 
same tiuj landoj al NATO 
"...unuiĝu" laŭ aprobato   
de Usono por militdandoj 

renegatoj - ĉu vi ne scias 
ke l' unua bombo mortigos 
vin eĉ se vi nun emocias? 

nur prove por ion esplori 
kiam milito vin timigos 
tiam vi ekkomencos plori
Zuriko, la 26an de februaro 1999