Soneto pri la mecenaĉo
li iris preni komunion 
kaj preterpasis min apude 
kun pekoj li aspektis prude 
mi sentis plenan ironion 

Herr Clopot mendis de aŭtoro 
Roman Samsel pri si la libron 
kun pago faris ekvilibron 
fuŝefekta estis furoro 

per kostoj de alia homo 
li volis rapide famiĝi 
sed ekestis antirenomo 

jen elspeguliĝis heroo 
kiu volis artefariĝi 
en sia obskura buroo
Zuriko, la 28an de februaro 1999