Soneto antigalicia
Krakovo - la urbo provinca 
kun komplekso pri Galicio 
tamen kun nobela gracio 
jam ne reĝa ankoraŭ princa 

dum la aŭstria okupado 
Franco Jozefo per polico 
al Lvovo venis kun malico 
kaj projekto pri forpelado 

la vorto "Galicio" ĝenas 
kreis ĝin fremda okupanto 
al idiomoj apartenas 

Podolio - suna blazono 
mi estas ĝia apoganto 
nun bluoflava regiono
Zuriko, la 4an de februaro 1999