Soneto pri brava lektoro
lektoro sentis sin fiera 
ĉu pro mizero de nacio? 
dum diskreta arbitracio 
ekestis kazo Moliera 

spektantoj estis malkontentaj 
kelkaj zumis kelkaj eĉ ploris 
ĉar la temo fie odoris 
ili fariĝis malsilentaj 

poste brave iris al domoj 
kaj venis subite tempesto 
ĉirkaŭe dancadis fantomoj 

venonta kunveno simila 
aŭskultantoj diris pri festo 
lektoro fariĝis humila
Zuriko, la 5an de februaro 1999