Soneto pri militkomerco
la plejmulto de mondaj ŝtatoj 
detruos kontraŭhomajn minojn 
vidu usonanojn kaj ĉinojn 
ili voĉdonis laŭ merkatoj 

ĉar je l' vortoj demokratio 
paco libero kaj frateco 
la plej taŭgas komerca speco 
per instigo al apatio 

en Svislando balono startis 
al la mondoĉirkaŭigado 
kaj ĝis nun la skipo bonfartis 

libereco en la balono 
estas alia ol agado 
por terureco de Usono
Zuriko, la 1an de marto 1999