Soneto pri svisa sistemo
en Svisio ŝtatkonsilantoj 
veran ŝtatan povon nur tegas 
ĉar la tuta popolo regas 
laŭ balotitaj variantoj 

elektoj estas emociaj 
malgraŭ la sorĉista formulo 
kandidato ŝajnas fakulo 
sed kun tendencoj rotaciaj 

malgranda eraro en nomo 
oni ripetas la baloton 
ŝanĝiĝas ĉio per sindromo 

demokratio ekzamenas 
estimon farante bojkoton 
Konfederacio kunvenas
Zuriko, la 11an de marto 1999