Soneto pri granda fakturo
ne estas nun malmultekoste 
kun prezidanto mi parolis 
pri fakturo kaj li ĥoĥolis 
aferon almenaŭ imposte 

dufoje pli granda - alie 
ol en subskribita kontrakto 
trompe aspektas tiu fakto 
ne laŭ akordo idilie 

konsilis min iam bankistoj 
por ke mi malfermu fondaĵon 
kaj kaŝigu en ĝi gajnaĵon 

kiam alvenos kontrolistoj 
mi diru "mi havas ŝparaĵon" 
ili komprenos la spritaĵon
Zuriko, la 17an de marto 1999