Soneto pri paskmatenmanĝo
disvolviĝis nia kulturo
tiel ke paskfeste leporo 
zorgas pri bonstata humoro 
aŭ kokino kiel vulturo 

mi ne kaŝas la opinion 
ke tiu ĉi kiĉa kutimo 
ne plaĉas al mi kaj viktimo 
ŝafa ankaŭ donas nenion 

ni ludu alimaniere 
importu ĉinian serpenton 
aŭ krokodilon premiere 

dum festa paska matenmanĝo 
ni povas manĝi artagenton 
kiel Mubutu laŭ aranĝo
Zuriko, la 19an de marto 1999