Soneto pri anonimpensoj
mi ne prenis telefonvokojn 
ĉar mi ne havis ĝustan forton 
por responde fari raportojn 
mi aŭdis sonorilprovokojn 

"opinioj ne estas miaj" 
mi devas ripeti la frazon 
kaj perdi alian okazon 
por esti en rondoj aliaj 

mi disrevus miajn legantojn 
kiuj dankante por perfido 
sendus al mi krim-atakantojn 

la vero kuŝas en la mezo 
anonimpensoj de avido 
perdiĝas en la hipotezo
Zuriko, la 20an de marto 1999