Soneto pri subtegmentejo
malhela angulo silenta 
en subtegmenta trezorejo 
fariĝas maltrankviligejo 
sen temposento pormomenta 

atendas ni iun malkovron 
ekzemple fantomon en ombro 
aŭ gravan sekreton je nombro 
preparata kaŝan manovron 

ni povas ankaŭ senti morton 
kaj havi okazon pripensi 
kiel ni ŝanĝu nian sorton 

ni malantaŭen alrigardu 
por nian pasintecon densi 
kaj tiel venontecon hardu
Zuriko, la 9an de marto 1999