Soneto pri bombastaj nomoj
povus esti pri ora plumo 
sed estos pri novriĉaj nomoj 
de firmaoj kiel fantomoj 
presitaj en "Plumpex" albumoj 

tiom da foje estis same 
oni flustris dolĉajn vortetojn 
poste maĉis maĉo maĉetojn 
tio sonis ŝerce kaj drame 

unue oni ion donas 
baldaŭ opinio ŝanĝiĝas 
kaj oni alion proponas 

tre ofte tiuj bombastuloj 
kiel subtenantoj prestiĝas 
tamen nur por malekzistuloj
Zuriko, la 1an de aprilo 1999