Soneto pri amasa varmo
mi deprimiĝis pro Balkanoj 
perdante argumentan lokon 
tiu milito faris ŝokon 
pro manko de lingvaj ĉikanoj 

tie komuna lingvo arta 
estis uzata ĉiutage 
kaj nun entute malimage 
daŭras batalo malbonfarta 

eĉ se lingvo estas komuna 
la diferenco inter gentoj 
fariĝas sovaĝa kaj puna 

dum mizera amaso bolas 
ĉefan rolon ludas agentoj 
prudento kun stulto petolas
Zuriko, la 16an de aprilo 1999