Soneto pri dento por dento
en televidilo hororo 
pikas mian imagkapablon 
pri NATO ekzercanta krablon 
bombardado estas honoro 

veturanta aŭtomobilo 
estas per bombo detruita 
ĉiu skiparo mortigita 
kaj forflugas aviadilo 

mi deziras por militistoj 
por ke ilin trafu bombardo 
laŭ metodo de murdigistoj  

dento por dento kiel iam 
de oficiro al kloĉardo 
kaj puno tartara por ĉiam
Zuriko, la 17an de aprilo 1999