Soneto kun malpura virto
anstataŭulojn mi tre ŝatas 
ne pro mia duba pigreco 
sed pro la tema malpureco 
pro tio mi eĉ tre kompatas 

ili montras per raŭkaj frazoj 
vivon vulgaran realece 
kaj ekonomion deprece 
de turpo ekestas emfazoj 

mi malantaŭ iliaj dorsoj 
kaŝiĝas fiere kun virto 
sur bele odorantaj korsoj 

konkludo estas evidenta 
kolegoj ĉe malpura flirto 
kaj virtulo restas potenta
Zuriko, la 2an de aprilo 1999