Soneto kun konfliktaj flankoj
sur kiu flanko vi nun estas 
ĉu sur serba? ĉu sur albana? 
via agado estas vana 
se vi unu flankon molestas 

mi estas kontraŭ ĉiu ago 
kiu nin gvidas al milito 
eĉ kontraŭ NATO-hipokrito 
kiu agadas sen imago 

milito neniam evitos 
mankojn de ĉiutaga vivo 
nur al terorismo incitos 

ambaŭ flankoj konfliktigitaj 
pensas pri mona ofensivo 
bankoj estas konkordigitaj
Zuriko, la 23an de aprilo 1999