Soneto sen justa milito
leftaj militoj familiaj 
soldatoj batalas splendore 
tamen bedaŭre malhonore 
kiel porkoj anomaliaj 

por malbontempa propagando 
NATO staras antaŭ kamero 
kun kompromita malsincero 
doloras homaro pro bando 

de longa multjarcenta sperto 
ke ne estas militoj justaj 
NATO ne scias pri aserto 

ne Hitler sed ĉiuj germanoj 
laŭdis nazistojn kiel ĝustaj 
serboj kaj albankosovanoj
Zuriko, la 24an de aprilo 1999