Soneto pri timigaj farboj
inter diversspecaj ruĝecoj 
estas bona nur ruĝa barĉo 
bongustas sen iu ajn marĉo 
kaj sen prudaj malfacilecoj 

ankaŭ fenomeno verdeca 
ne nur kovras paradizaĵoj 
sen ankaŭ kun memorigaĵoj 
avertas eĉ pri brutaleca 

farboj fluas kiel fabeloj 
ornamas kolore ĝardenojn 
aŭ timigas per tankaj celoj 

ni scias jam pri nigra pesto 
bombaj atakoj en havenojn 
de NATO estas farbatesto
Zuriko, la 28an de aprilo 1999