Soneto pri danuba ponto
iam mi danube navigis 
sur barkoj aŭ sur velboatoj 
timante sub pontoaltstatoj 
poste pli kuraĝe mi digis 

en Novi Sad estis malalte 
mi devis ofte ligi mastojn 
ambaŭ bordoj faris kontrastojn 
per diferencoj ĉielsmalte 

maldekstre urbo dekstre turo 
kaj NATO meze ĵetis bombojn 
heroece kaj kun plezuro 

se mi revenos al Danubo 
serbo montros min freŝajn tombojn 
pri heroeco restos dubo
Zuriko, la 3an de aprilo 1999