Soneto pri malsenlimeco
spiriton neniu esploris 
ĝi konsistas nur de sekretoj 
pri kiuj ekzistas dekretoj  
kiuj liberpenson cenzoris 

eĉ ateistoj fundamentaj 
konfesas breĉon teorian 
ankaŭ etoson eŭforian 
je principoj eĉ elementaj 

limoj ne estas traireblaj 
eĉ ni volas ilin trairi 
sed ni povas ĝis nun nur miri 

niaj eblecoj estas feblaj 
homoj ĉagrenas ĝis la fino 
sekvantoj agos kun rutino 
Zuriko, la 30an de aprilo 1999