Soneto pri venka malvenko
paska alvoko de la papo 
kaj paskaj manifestacioj 
por NATO ne estas nocioj 
obstine agadas satrapo 

anstataŭ organizi helpon 
kaj monon por medikamentoj 
urĝaj anstataŭ por eventoj 
militaj elvokantaj jelpon 

al tragikaj situacioj 
gvidis mondon politikistoj 
per perfidaj spekulacioj 

pro bombardado de natanoj 
statuo ploras kaj venkistoj 
malvenkas pro amerikanoj
Zuriko, la 4an de aprilo 1999