Soneto pri perdo en mondo
homo perdita en la mondo 
ne povas ensorbigi ĉion 
pro tio uzas emocion 
por troviĝi en propra rondo 

homo elektas ne nur bonon 
sed aĵojn estantajn proksime 
ĉar li volas vivi intime 
decido elvokas admonon 

ju pli multaj estas eblecoj 
des pli klaraj okazas limoj 
kiel efekto de feblecoj 

diverse puraj mentalecoj 
proksimiĝas en sinonimoj 
garde de ŝajnaj stabilecoj
Zuriko, la 5an de aprilo 1999