Soneto pri ili sen emo
neniu tion antaŭvidis 
spirito falis materie 
tute kontraŭpsiĥologie 
ĉar ili nur malforte fidis 

mi ne donas manon por ili 
kaj mi por ili ne balotos 
ĉar ili prudenton bojkotos 
ili devas cerbojn distili 

verdulo subtenas ruĝulon 
kaj nigruloj estas kontentaj 
sed tamen redaktas postulon 

politiko estas malpura 
kun ruzulaĉoj maltalentaj 
pro tio enue obskura
Zuriko, la 6an de aprilo 1999