Soneto kun la festa fono
post la deĵoro en radio 
mi revenadis perpiede 
ĉar aŭtobusoj malekspede 
haltis pro manifestacio 

oni prifajfis kamaradojn 
same en malgranda Svisio 
kiel en granda Germanio 
mokoj havis la samajn gradojn 

por saluti l' Unuan Majon 
NATO-bombo homojn mortigis 
kaj danĝero trafis Biskajon 

banditoj de Bruselo miras 
pri kazo ĉar ĝin disvastigis 
tiuj kiuj pace sopiras 
Zuriko, la 1an de majo 1999