Soneto kun avidfrustruloj
tiu konflikto longe daŭras 
kontraŭagi neniu volis 
aprobis kaŝe aŭ petolis 
ĉar aĵon la tria restaŭras 

kelkaj politikaj frustruloj 
disvolvigis hontan militon 
por purigi feblan eliton 
per "demokratiaj postuloj" 

nun ruĝuloj kontraŭ ruĝuloj 
batalas kun koloro bruna 
ĉar atakon benis verduloj 

honto por tuta maldekstreco 
kiu nun estas oportuna 
ĝis la senlima brutaleco 
Zuriko, la 10an de majo 1999