Soneto pri diverstalentoj
podio jam arte susuras 
kvar kvaronoj - ĉiu virina 
malkuraĝa tamen rutina 
pobliko per arto saturas 

kverelas nun pro nuntempeco 
ekspertoj de literaturo 
kapoj batas al vorta muro 
ekestas nuda enueco 

sur ambaŭ flankoj artifiko 
apud hideco nobeleco 
kaj detruita memkritiko 

ĉiuj povas esti artistoj 
malmultaj en poeta deco 
ankaŭ inter esperantistoj 
Zuriko, la 19an de majo 1999