Soneto - kompato por NATO
mi ne volas kroniki NATO-n 
por tio estas generaloj 
sed pro la ekzisto de maloj 
mi havas por NATO kompaton 

mi skribis pri serboj kritike 
poste venis forta dubado 
ĝuste pro NATO-bombardado 
nun mi serbojn traktas amike 

ĉiu milito estas vana 
pro mortigo de malŝulduloj 
kaj pro regado de stultuloj 

tiu NATO estas malsana 
ĉiam malvenkas agresivo 
pro libera alternativo 
Zuriko, la 27an de majo 1999