Soneto preĝa por Maria
Reĝino Pola kaj de NATO 
donu ĉiujn rekonsciiĝon 
malprenu de ili prestiĝon 
pro ilia bombarda stato 

serboj kaj ĉiuj kontraŭuloj 
se havus tiujn grandan monon 
ili prenus pacan proponon 
kaj ĝojus pro helpaj postuloj 

serbo kun albano komune 
agus kiel en Tito-tempo 
nun mizero agas tajfune 

Dipatrino - faru miraklon 
por tiu ĉi bela printempo 
kreu por milito obstaklon 
Zuriko, la 3an de majo 1999