Soneto pri diskretvizito
se oni povus ekkomenci 
eternan sonĝon per butono 
sur l' mondo ekestus malsono 
nur Dio povus kondolenci 

laŭ naturo eĉ malriĉulo
ekzistanta en mizereco 
volas vivi je propra speco 
kaj povas esti feliĉulo 

entombigan ceremonion 
oni finas per meritlaŭdoj 
sed mortinto aŭdas nenion 

ĉar por vivo kaj ne por morto 
kun vino kaj pano aplaŭdoj 
sonadas je pli bona sorto


Zuriko, la 4an de majo 1999