Soneto kun sortiluzio
vivi malpeze - jen problemo 
oni devas tamen rezigni 
de principoj ankaŭ indigni 
pro enue facila skemo 

malgraŭ enuo homoj strebas 
obstine al vivo facila 
senkomplika simpla trankvila 
iliaj pensoj riĉe ŝvebas 

vagis sur stratoj de Zuriko 
kun espero por facileco 
sed mankis por li memkritiko 

li malsatis dormis surstrate 
rapide venis mizereco 
kaj sorto pritraktis lin bate 
Zuriko, la 7an de majo 1999