Soneto kun sava deklaro
la sacerdoto min ne tuŝis  
pekulon ne etendis manon 
ankaŭ ne donis sanktan panon 
"atentu - polo" iu fuŝis 

poste al mia lito venis 
la pastoro evangelia 
je aspekto melankolia 
kaj aliajn mi ne eltenis  

baldaŭ anoncos sin verŝajne 
iu obstina ateisto 
kaj proponos min savi gajne 

mi diros "mi vidas fantomon 
kaj mi estas esperantisto" 
li tuj forlasos kuracdomon 
Zuriko, la 11an de junio 1999