Soneto pri apudaj arboj
arboforma metamorfozo 
depende de miaj loĝlokoj 
eĉ sendepende de provokoj 
kaj de pruda najbara pozo 

antaŭ fenestro unu arbo 
multflanke per branĉoj vestita 
kaj majeste disvastigita 
pentrita per sezona farbo 

fantomoj sur arbo ŝanĝiĝis 
dum periodoj malkonversaj 
sed arbo ne emociiĝis 

tempo ne estis menciita 
pro la valoroj universaj 
arbo kreskas ĉiam ekscita 
Zuriko, la 27an de junio 1999