Soneto pri diplomateco
tro multe da sinceraj ridoj 
tro ofta de ŝultroj frapado 
tro subita decidŝanĝado 
tro en reenkarno perfidoj 

kiu pli rapide ŝanĝiĝas 
jen estas diplomatvaloro 
se iu trompas kun fervoro 
tiu samtempe ĝentiliĝas 

inter la vorto eldirita 
kaj fakto jam realigita 
estas grandega diferenco 

inter fakto neatendita 
kaj vorto certe eldirita
troviĝas sekreta atenco 

Zuriko, la 6an de junio 1999