Soneto pri silentaj ecoj
silento havas identecon 
kaj estas kompare vuala 
tragiksilento hospitala 
en kiu mi plenumas decon 

mi preferus trankvilon kampan 
en kiu ŝvebas akcipitroj 
kaj musoj fuĝas laŭ kalcitroj 
mi inhalus aeron dampan 

mistera kvieto arbara 
premus min per sekretaj ombroj 
kaj nun estas tempo amara 

vera estas paco tombeja 
spiritoj saltas kiel skombroj 
en la oceano steleja 
Zuriko, la 7an de junio 1999