Soneto en partoj ĝuiga
vespermanĝo por tri personoj 
bedaŭre mi tro multe manĝis 
Barbara bankedon aranĝis 
pune mi dormos sub litfonoj 

Leonardo estas pli dika 
ol mi sed li jam de naturo 
laŭ gene familia spuro 
estas ronduma kaj fortika 

kiu sentas manĝplezurecon 
tiu scias ke estas dia 
eco kreanta babilecon 

kun menuoj alvenas temo 
akre ŝerca aŭ nostalgia 
kun parte ĝuiga dilemo 
Zuriko, la 12an de julio 1999